Pagoj

Vi povas aliĝi al la kongreso sendante la aliĝilon perpoŝte, uzante la aliĝilon elŝuteblan ĉi tie, aŭ uzante retan aliĝilon troveblan alklakante ĝian simbolon dekstre de tiu ĉi teksto (kaj dekstre aŭ maldekstre sur ĉiu paĝo de tiu ĉi retejo). Elŝuteblaj aliĝiloj estos haveblaj fine de oktobro 2013.

Post la sendo de la aliĝilo ni petas vin pagi vian kotizon laŭ la kotiztabulo sur la paĝo Kotizoj de tiu ĉi retejo al unu el la kontoj de EEU:

  • Konto ĉe UEA: eece-p
  • Konto ĉe banko ING: IBAN: BE31380009814855
  •                                 BIC: BBRUBEBB
  • Adreso de EEU (se vi devas indiki ĝin en via lando sur ĝirilo):
  •                                 Wapenplein 17/8, BE-8400 Oostende

Ni petas ke en la pago vi menciu "Kotizo - EEU kongreso Rijeka".

Por pagoj ene de Kroatio vi povas uzi la konton de Esperanto Societo Rijeka:

  • HR7524020061100212739

Via aliĝo ekvalidas post la kotizpago.